El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
1-e) La Akademio agnoskas, ke chiu ajn rajtas esperantigi sian nomon lau sia bontrovo. Chiu rajtas ankau elekti pseudonimon au plumnomon por si.
2-e) La Akademio ankau agnoskas, ke chiu ajn rajtas konservi sian autentan nomon lau la originala ortografio, se nur ghi estas skribita per Latinaj literoj.
Li tiam devas toleri, ke la specialaj supersignoj au aliaj signoj de lia lingvo eventuale malaperos; ankau ke lia nomo estos prononcita en alia maniero ol en lia lingvo.
3-e) Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en la originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:
4-e) La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn lau kutimoj de aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla au la Franca; sed povas esti ankau lau la preskribo de la oficiala Latina transskribo por la koncerna nacia lingvo (kazo de la China kaj de aliaj).
5-e) La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron shanghi au transskribi sian nomon ech skribe. Propra nomo estas apartenajho de chiu individuo.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 6.